Wikipedia:Comunicato 4 ottobre 2011/eo

Da Wikipedia, l'enciclopedia libera.
Vai alla navigazione Vai alla ricerca
ca - de - el - en - eo - es - fr - it - he - nl - pms - pt - ro - scn

Karaj gelegantoj,

Nune Itallingva Vikipedio riskas ne plu daŭrigi provizi tiun servon, kiu dum jaroj helpis vin kaj pri kiu nun, kiel kutime, estis serĉanta. La paĝo, kiun vi deziris legi, ekzistas kaj estas nur kaŝita sed estas risko, ke frue ni perforte daŭre forigas ĝin.

La leĝprojekto - Normoj pri telefonaj interaŭskultoj ktp., p. 24, je litero a) (alineo 29) estas skribita:

«Pri retejoj, tie entenitaj gazetaroj kaj periodaĵoj diskonigitaj per telematiko, deklaroj aŭ rektigo estas publikigitaj, ene de kvardekok horoj de la peto, kun samaj grafikaj trajtoj, kun la sama metodo pri aliro al retejo kaj kun la sama videbleco de la novaĵo al kiu estas rilata.»

Dum lastaj 10 jaroj, Vikipedio igis kutimon por milionoj da retuzantoj, serĉantaj neŭtralan, senpagan kaj ĉefe liberan scion. Nova kaj vasta multlingva enciklopedio, kiu estas konsultebla ĉie sen pagi.

Hodiaŭ, bedaŭrinde, la principoj de ĉi tiu projekto — neŭtraleco, libereco kaj kontrolebleco de sia enhavo — riskas esti grave kompromititaj pro alineo 29 de tiel nomata cosiddetto leĝprojekto pri interaŭskultoj.

Tia propono de leĝa reformo, pri kiu la itala parlamento estas diskutanta dum lastaj tagoj, konsideras, inter aliaj aferoj, ankaŭ la devigon por ĉiuj retejoj publikigi, ene de kvardekok horoj de la peto kaj sen iu ajn komento, rektigon pri ĉia enhavo taksita de la petinto kiel damaĝa por la sia reputacio.

Bedaŭrinde, la taksado pri la "damaĝeco" de tiu enhavo ne estas farita de juĝo, kroma kaj senpartia, sed sole de opinio de la ulo kiu krediĝas damaĝita.

Do, laŭ alineo 29, ĉiuj tiuj, kiuj krediĝas ofendita de enhavo en blogo, en gazeto kaj plejeble ĉi tie en Vikipedio, povos arogi al si rajton — sendepende de verdiro de la informoj taksitaj kiel ofendemaj — peti ne nur forigo de ĝi sed ankaŭ la anstataŭigo per sia "rektigo", por kontraŭdiri kaj malkonfirmi tiun enhavon, ankaŭ spite al ĉeestantaj fontoj.

Dum ĉi tiuj jaroj, la uzantoj de Vikipedio (ni memorigu denove, ke Vikipedio ne havas redakcion) ĉiam disponeblis por diskuti kaj se necese korekti, kiam verigita laŭ kromaj fontoj, ĉiun enhavon taksata kiel ofendema de iu ajn; ĉio sen forigi la neŭtralecan kaj sendependecan principojn de la projekto. En maloftaj kazoj, kie ne eblis trovi solvon, la tuta paĝo estis forviŝita.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Artikolo 27

«Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.»

«Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.»

La devigo de publikigo inter nia enhavo la malkonfirmon laŭ alineo 29, sen povi eĉ eniri la esencon de tio kaj sendepende de iu ajn kontrolo, estas por Vikipedio neakcepteblan limigon de la propra libereco kaj sendependeco: tia limigo aliigas la principoj sur kiu baziĝas la libera enciklopedio kaj tio paralizas la horizontala maniero por aliri kaj kontribui, finigante fakte ĝian ekziston, kiel ni konis ĝin ekde hodiaŭ.

Estu klare: neniu el ni volas diskuti pri la defendo de la reputacio, de la honoro kaj de la reprezentigo de ĉiuj. Oni memoras, tamen, ke ĉiu italo estas jam protektita por tio de la artikolo 595 de la itala kriminala kodo, kiu punebligas la krimon pri misfamigo.

Per ĉi tiu komunikaĵo, ni volas averti la legantojn pri la riskoj kiuj okazus se oni lasus la reservon de propra reputacio al sia volo, invadante la kampon de leĝaj interesoj de aliuloj. En tiaj kondiĉoj, la retuzantoj ĉesigus zorgi pri specifaj temoj aŭ personoj, ankaŭ nur por ke "problemoj ne okazos".

Ni volas povi plidaŭrigi por manteni liberan enciklopedio kaj atingeblajn de ĉiuj. La nia voĉo estas ankaŭ la via voĉo: Vikipedio estas jam neŭtrala, kial senefikigi ĝin?

La uzantoj de Vikipedio